Dujiangyan Scenic Area wide angle

2200-jaraĝa akvuma sistemo ankoraŭ funkcias en Dujiangyan

2026-05-18

En marto, dum nia feriado en Ĉinio, ni vizitis la faman irigacan sistemon ĉe Dujiangyan (prononcata Duĝjangjen) en la provinco Siĉŭano. Ni havis malpli ol 2 horojn por viziti la lokon. Kvankam la sistemo estis belega, mi ne komprenis kiel ĝi funkcias ĝis mi revenis hejmen kaj esplori ĝin.

Historio

Dum la 3-a jarcento a.K.E (antaŭ Komuna Erao), la ebenaĵo ĉirkaŭ Ĉengduo, la nuna ĉefurbo de la provinco Siĉŭano, suferis pro ĉiujara ciklo de sekeco kaj inundo. La Min rivero portas multan sedimenton. Dum la seka sezonno, tio malhelpis la akvofluo al la ebenaĵo. Kaj dum la malseka sezono, la ebenaĵo inundiĝis.

La reĝo de la regno Ĉin petis, ke Li Bing, la provincestro kaj inĝeniero, malsovaĝigu la riveron. Militŝipoj ankoraŭ devis navigi, do digo ne estis akceptebla. Kun la helpo de dekoj da miloj da laboristoj, Li Bing dezajnis kaj konstruis akvuman sistemon kiu ankoraŭ helpas nutrigi 20 milionoj da loĝantoj en Ĉengduo nuntempe.

Konstruo de la ĉefaj eroj

  • (A) La Fiŝbuŝo estas parta digo sur artefarita insulo. En la supra foto, fotita de la monto sur la orienta riverbordo, ĝi estas la platformo dekstre. Estis origine konstruita el kolbasformaj korboj el bambuo plenigitaj per ŝtonoj. La celo estis apartigi la riveron en la ekstaran kaj internan riverojn.
    Okcidente fluas la ekstera rivero , larĝa kaj malprofunda. Poste ĝi fariĝas la ĉefa rivero.
    Oriente fluas la interna rivera, mallarĝa kaj profunda. Ĝi fluas en la irigacajn kanalojn.
  • (B) La Malalta Digo de Fluganta Sablo estas 200 metrojn larĝa, ankaŭ origine konstruita per bambuaj korboj. Ĝi konektas la internan kaj eksteran riverojn. En la foto la sabla areo estas maldekstre de la artefarita insulo.
  • (C) La Botelkolo-kanalo estas mallarĝa profunda kanalo, 80 metrojn longa kaj 20 metrojn larĝa. Ĝi estis ĉizita en la monto. Ne forgesu, ke pulvo ne ekzistis tiam! Ŝtono estis fendita per fajrohejtado kaj rapida akvomalvarmigo.
  • (D) La fina parto de la sistemo estas reto da irigacaj kanaloj tra la ebenaĵo de Ĉengduo.

Kiel funkcias

Dum seka sezono, 60% de la Min rivero fluas en la internan riveron ĉe la Fiŝbuŝo (A).

La Malalta Digo de Fluganta Sablo estas iomete pli alta kaj blokas akvon, kiu ne povas reflui al la ekstera rivero.

Do akvo tute fluas tra la Botelkolo-kanalo (C) kaj poste al la ebenaĵo de Ĉengduo (D).

Mapo de la rivera fluo en Dujiangyan akvuma sistemo dum la seka sezono.
60% en la interna rivero kaj 40% en la ekstera rivero.
Lokoj de la 4 ĉefaj eroj.
Rivera fluo dum seka sezono

Kiam la malseka sezono okazas, la Fiŝbuŝo (A) funkcias malsame kaj nur 40$ de la Min rivero fluas en la internan riveron.

La konkava formo de la interna rivero kreas fluon, kiu kirliĝas kaj ĵetas la troan akvon kun plejparto de la sedimento super la Malalta Digo de Fluganta Sablo (B). Tial la digo nomiĝas Fluganta Sablo. Rigardu la ruĝan sagon en la mapo.

Kaj la Botelkolo-kanalo (C) ankaŭ limigas la kvanton da akvo fluanta al la akvumiĝan ebenaĵon.

Mapo de la rivera fluo en Dujiangyan akvuma sistemo dum la malseka sezono.
40% en la interna rivero kaj 60% en la ekstera rivero.
Lokoj de la 4 ĉefaj eroj.
Rivera fluo dum malseka sezono

Daŭra bontenado

Kvankam la plejmulto de la sedimento naturale forĵetiĝas en la eksteran riveron, iom da ĝi akumuliĝas en la interna rivera iam. Li Bing konsciis pri tio. Li lokis statuojn en la internan riveron por indiki sekeco, inundo kaj ĉu koto estas forigenda dum la seka sezono.

Ekzemplo de daŭripova dezajno

La irigaca sistemo estas unika tra la mondo pro sia geografio. Post pli ol 2 jarmiloj, ĝi ankoraŭ servas kiel ĉefa akvofonto por urbego de 20 milionoj da loĝantoj. Betono anstataŭigis bambuajn korbojn kaj diversaj pordegoj estis aldonitaj al la rivero. Sed la fundamenta sistemo ankoraŭ funkcias. Kunlaborante kun naturo, Li Bing kreis verkon de daŭripova inĝenierarto. Siĉuano riĉiĝis kaj kapablis nutri la vastan armeon de la Ĉin regno, kiu unuigis Ĉinion kelkajn jardekojn poste.

Unu horo for de Ĉengduo per trajno, la pitoreska areo Dujiangyan estas belega vizitinda loko, kun la templo Erwang sur la monto kaj la antikva urbeto Guanxian apud la Botelkolo-kanalo.

Pliaj informoj

En angle:

Portrait of the author

Aŭtoro:

John

Kategorio:

Diversaj